Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 13:45-58 in Esperanto

Help us?

Levidoj 13:45-58 in Londona Biblio

45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
46 La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.
47 Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina,
48 ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo,
49 kaj la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro.
50 Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj.
51 Kaj li rigardos la infektitaĵon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura.
52 Kaj oni forbruligu la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon el lano aŭ el lino aŭ ĉian felaĵon, sur kiu estos la infektaĵo; ĉar ĝi estas lepro pereiga, per fajro oni devas ĝin forbruligi.
53 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo,
54 tiam la pastro ordonos, ke oni lavu tion, sur kio estas la infektaĵo, kaj li enŝlosos ĝin denove por sep tagoj.
55 Kaj la pastro rigardos la infektaĵon post la lavo, kaj se li vidos, ke la infektaĵo ne ŝanĝis sian aspekton kaj la infektaĵo ne disvastiĝis, tiam ĝi estas malpura, per fajro oni ĝin forbruligu; ĝi estas penetriĝintaĵo sur la antaŭa aŭ malantaŭa flanko.
56 Sed se la pastro vidos, ke la infektaĵo fariĝis malpli rimarkebla post la lavo, tiam li deŝiru ĝin de la vesto aŭ de la felo aŭ de la fundamentaĵo aŭ de la enteksitaĵo.
57 Se ĝi denove aperos sur la vesto aŭ sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur ia felaĵo, tiam ĝi estas florantaĵo; per fajro oni forbruligu tion, sur kio estas la infektaĵo.
58 Sed la veston aŭ la fundamentaĵon aŭ la enteksitaĵon aŭ ĉian felaĵon, de kiuj post la lavo foriĝos la infektaĵo, oni lavu duan fojon, kaj ĝi estos pura.
Levidoj 13 in Londona Biblio