Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 13:15-51 in Esperanto

Help us?

Levidoj 13:15-51 in Londona Biblio

15 Kiam la pastro vidos la krudan karnon, li deklaros lin malpura; la kruda karno estas malpura: ĝi estas lepro.
16 Tamen se la kruda karno ŝanĝiĝos kaj fariĝos blanka, tiam li venu al la pastro.
17 Kaj kiam la pastro lin rigardos, kaj vidos, ke la infektaĵo aliformiĝis en blankaĵon, tiam la pastro deklaros la infektaĵon pura; li estos pura.
18 Kaj se sur ies korpo estos absceso kaj resaniĝos,
19 kaj sur la loko de la absceso estos blanka ŝvelaĵo aŭ ruĝete-blanka makulo, tiam li devas sin montri al la pastro.
20 Kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ĝiaj haroj fariĝis blankaj, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro, ĝi ekfloris en la absceso.
21 Kaj se la pastro vidos, ke ne estas sur ĝi blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas ne tre rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj.
22 Sed se ĝi disvastiĝos sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: tio estas infektaĵo.
23 Se la makulo restos sur sia loko kaj ne disvastiĝos, ĝi estas brulumo de absceso; kaj la pastro deklaros ĝin pura.
24 Aŭ se sur la haŭto de lia korpo estos brulvundo kaj sur la karno de la brulvundo aperos makulo ruĝete-blanka aŭ blanka,
25 kaj la pastro ĝin rigardos, kaj vidos, ke la haroj sur la makulo fariĝis blankaj kaj ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur la brulvundo; kaj la pastro deklaros ĝin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro.
26 Se la pastro vidos, ke sur la makulo ne estas blankaj haroj kaj ĝi ne estas pli profunda ol la haŭto kaj ĝi estas malmulte rimarkebla, tiam la pastro enŝlosos lin por sep tagoj.
27 Kaj la pastro lin rigardos en la sepa tago; se ĝi disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro deklaros lin malpura: ĝi estas infektaĵo de lepro.
28 Sed se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto kaj estas malmulte rimarkebla, tiam ĝi estas ŝvelaĵo de la brulvundo; kaj la pastro deklaros lin pura, ĉar ĝi estas brulumo de la brulvundo.
29 Se ĉe viro aŭ ĉe virino estos infektaĵo sur la kapo aŭ sur la barbo,
30 kaj la pastro rigardos la infektaĵon, kaj vidos, ke ĝi aspektas pli profunda ol la haŭto kaj sur ĝi estas haroj flavetaj kaj maldikaj, tiam la pastro deklaros lin malpura: tio estas favo, tio estas lepro de la kapo aŭ de la barbo.
31 Sed se la pastro rigardos la infektaĵon de la favo, kaj vidos, ke ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto kaj ne estas sur ĝi nigraj haroj, tiam la pastro enŝlosos la favo-infektiton por sep tagoj.
32 Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto,
33 tiam oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos la favulon denove por sep tagoj.
34 Kaj la pastro rigardos la favulon en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis sur la haŭto kaj ĝi ne aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam la pastro deklaros lin pura; kaj li lavu siajn vestojn, kaj li estos pura.
35 Sed se la favo disvastiĝos sur la haŭto, post kiam li estis deklarita pura,
36 kaj la pastro vidos, ke la favo disvastiĝis sur la haŭto, tiam la pastro ne serĉu flavetajn harojn: li estas malpura.
37 Sed se la favo haltis en sia stato kaj nigraj haroj elkreskis sur ĝi, tiam la favo saniĝis; li estas pura, kaj la pastro deklaros lin pura.
38 Se sur la haŭto de la korpo de iu viro aŭ virino aperos makuloj, makuloj blankaj,
39 kaj la pastro rigardos, kaj vidos, ke sur la haŭto de ilia korpo la makuloj estas pale-blankaj, tiam ĝi estas likeno, kiu ekfloris sur la haŭto; li estas pura.
40 Se ĉe iu elfalis la haroj sur la kapo, li estas senharulo; li estas pura.
41 Se lia kapo senhariĝas sur la antaŭa parto, li estas kalvulo; li estas pura.
42 Sed se sur la senharaĵo aŭ sur la kalvaĵo estos infektaĵo blanke-ruĝeta, tiam ĝi estas lepro, kiu ekfloris sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo.
43 Kaj la pastro lin rigardos, kaj se li vidos, ke la ŝvelaĵo de la infektaĵo estas blanke-ruĝeta sur lia senharaĵo aŭ sur lia kalvaĵo, kiel aspektas lepro sur la haŭto de la korpo,
44 tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura: sur lia kapo estas lia infektaĵo.
45 Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektaĵo, oni devas disŝiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj ĝis la lipoj li devas esti ĉirkaŭkovrita, kaj li devas kriadi: Malpura, malpura!
46 La tutan tempon, dum la infektaĵo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia loĝejo.
47 Kaj se estos infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ sur vesto lina,
48 ĉu sur la fundamentaĵo, ĉu sur la enteksitaĵo, el lino aŭ el lano, ĉu sur felo, ĉu sur ia felaĵo,
49 kaj la infektaĵo estos verdeta aŭ ruĝeta sur la vesto aŭ sur la felo, sur la fundamentaĵo aŭ sur la enteksitaĵo aŭ sur la felaĵo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro, kaj oni devas montri ĝin al la pastro.
50 Kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj.
51 Kaj li rigardos la infektitaĵon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la vesto, aŭ sur la fundamentaĵo, aŭ sur la enteksitaĵo, aŭ sur ia felaĵo, tiam la infektaĵo estas lepro pereiga; ĝi estas malpura.
Levidoj 13 in Londona Biblio