Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 11:27-30 in Esperanto

Help us?

Levidoj 11:27-30 in Londona Biblio

27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco
30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono.
Levidoj 11 in Londona Biblio