Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 11:17-39 in Esperanto

Help us?

Levidoj 11:17-39 in Londona Biblio

17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison
18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron
19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi.
21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.
22 La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco.
23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero;
25 kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero:
26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura.
27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco
30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono.
31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero.
32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron — oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura.
33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu.
34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura.
35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.
36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura.
37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura.
38 Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.
39 Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por manĝi, tiam tiu, kiu ektuŝos ĝian kadavron, estos malpura ĝis la vespero.
Levidoj 11 in Londona Biblio