Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 10:12-20 in Esperanto

Help us?

Levidoj 10:12-20 in Londona Biblio

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo.
13 Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi.
14 Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.
15 La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.
16 Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:
17 Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.
18 Jen ĝia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.
19 Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo?
20 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj tio plaĉis al li.
Levidoj 10 in Londona Biblio