Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 3:20-28 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 3:20-28 in Londona Biblio

20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
22 ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
24 Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili.
28 Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
Juĝistoj 3 in Londona Biblio