Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 1:4-14 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 1:4-14 in Londona Biblio

4 Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn.
5 Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn.
6 Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj.
7 Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8 Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis.
9 Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo.
10 Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon.
11 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer).
12 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
13 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
14 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
Juĝistoj 1 in Londona Biblio