Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 1:20-30 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 1:20-30 in Londona Biblio

20 Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak.
21 Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
22 Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili.
23 Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz).
24 Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon.
25 Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis.
26 Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.
27 Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando.
28 Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29 Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
30 Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.
Juĝistoj 1 in Londona Biblio