Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 19:15-22 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 19:15-22 in Londona Biblio

15 Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.
16 Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
17 Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi venas?
18 Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.
19 Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.
20 Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.
21 Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis.
22 Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
Juĝistoj 19 in Londona Biblio