Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 13:7-15 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 13:7-15 in Londona Biblio

7 Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.
8 Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
9 Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi.
10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi.
12 Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu;
14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.
15 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
Juĝistoj 13 in Londona Biblio