Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 9:14-23 in Esperanto

Help us?

Josuo 9:14-23 in Londona Biblio

14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili.
17 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj.
19 Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo: Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin;
20 tion ni faros al ili: ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
21 Kaj la estroj diris al ili: Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene: Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni?
23 estu do nun malbenitaj: ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
Josuo 9 in Londona Biblio