7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi.
9 Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
10 Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.
11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
12 Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.
14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
16 Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;
17 ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.