Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 18:12-20 in Esperanto

Help us?

Josuo 18:12-20 in Londona Biblio

12 Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
13 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron.
14 Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
15 Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
16 Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
17 Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
18 Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
19 Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
20 Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
Josuo 18 in Londona Biblio