Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 15:15-26 in Esperanto

Help us?

Josuo 15:15-26 in Londona Biblio

15 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
16 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
17 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
18 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
19 Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
20 Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.
21 Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
22 kaj Kina kaj Dimona kaj Adada
23 kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan,
24 Zif kaj Telem kaj Bealot
25 kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),
26 Amam kaj Ŝema kaj Molada
Josuo 15 in Londona Biblio