Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 15:11-39 in Esperanto

Help us?

Josuo 15:11-39 in Londona Biblio

11 kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.
12 La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
15 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
16 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
17 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
18 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
19 Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
20 Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.
21 Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
22 kaj Kina kaj Dimona kaj Adada
23 kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan,
24 Zif kaj Telem kaj Bealot
25 kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),
26 Amam kaj Ŝema kaj Molada
27 kaj Ĥacar-Gada kaj Ĥeŝmon kaj Bet-Pelet
28 kaj Ĥacar-Ŝual kaj Beer-Ŝeba kaj Bizjotja,
29 Baala kaj Ijim kaj Ecem
30 kaj Eltolad kaj Kesil kaj Ĥorma
31 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana
32 kaj Lebaot kaj Ŝilĥim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de ĉiuj urboj estis dudek naŭ kaj iliaj vilaĝoj.
33 Sur la malaltaĵo: Eŝtaol kaj Corea kaj Aŝna
34 kaj Zanoaĥ kaj En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam,
35 Jarmut kaj Adulam, Soĥo kaj Azeka
36 kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
37 Cenan kaj Ĥadaŝa kaj Migdal-Gad
38 kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel,
39 Laĥiŝ kaj Bockat kaj Eglon
Josuo 15 in Londona Biblio