Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 13:4-12 in Esperanto

Help us?

Josuo 13:4-12 in Londona Biblio

4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
6 ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
7 Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
8 Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
10 kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
12 la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
Josuo 13 in Londona Biblio