Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 12:6-9 in Esperanto

Help us?

Josuo 12:6-9 in Londona Biblio

6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.
7 Kaj jen estas la reĝoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, ĝis la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis ĝin al la triboj de Izrael kiel posedaĵon laŭ iliaj partoj;
8 sur la monto kaj sur la malaltaĵo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la Ĥetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj:
9 la reĝo de Jeriĥo, unu; la reĝo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu;
Josuo 12 in Londona Biblio