Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 11:3-16 in Esperanto

Help us?

Josuo 11:3-16 in Londona Biblio

3 al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa.
4 Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj.
5 Kaj kuniĝis ĉiuj tiuj reĝoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraŭ Izrael.
6 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
7 Kaj eliris kontraŭ ilin Josuo kune kun ĉiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj ĵetis sin sur ilin.
8 Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
9 Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo: iliajn ĉevalojn li lamigis, kaj iliajn ĉarojn li forbruligis per fajro.
10 Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Ĥacoron, kaj ĝian reĝon li mortigis per glavo; ĉar Ĥacor antaŭe estis la ĉefa el ĉiuj tiuj regnoj.
11 Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.
12 Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
13 Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
14 Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
15 Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
16 Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
Josuo 11 in Londona Biblio