Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 10:14-26 in Esperanto

Help us?

Josuo 10:14-26 in Londona Biblio

14 Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis por Izrael.
15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron ĉe Gilgal.
16 Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en Makeda.
17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante: Estas trovitaj la kvin reĝoj, kaŝitaj en kaverno en Makeda.
18 Tiam Josuo diris: Alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu ĉe ĝi homojn, por gardi ĝin;
19 sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantaŭajn taĉmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; ĉar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
20 Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraŭ la Izraelidojn,
22 tiam Josuo diris: Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin reĝojn el la kaverno.
23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin reĝojn el la kaverno: la reĝon de Jerusalem, la reĝon de Ĥebron, la reĝon de Jarmut, la reĝon de Laĥiŝ, la reĝon de Eglon.
24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimiĝu, metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
25 Kaj Josuo diris al ili: Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas.
26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj ĝis la vespero.
Josuo 10 in Londona Biblio