Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 9:5-15 in Esperanto

Help us?

Johano 9:5-15 in Londona Biblio

5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7 kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
9 Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas.
10 Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
11 Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
12 Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
14 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
Johano 9 in Londona Biblio