Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 9:25-37 in Esperanto

Help us?

Johano 9:25-37 in Londona Biblio

25 Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
26 Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
27 Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
28 Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo.
29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
30 La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
32 De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.
33 Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
34 Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
35 Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
36 Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?
37 Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
Johano 9 in Londona Biblio