Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 8:3-12 in Esperanto

Help us?

Johano 8:3-12 in Londona Biblio

3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo,
4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem.
5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?
6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.
7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon.
8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.
9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.
10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis?
11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
12 Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
Johano 8 in Londona Biblio