Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 8:28-38 in Esperanto

Help us?

Johano 8:28-38 in Londona Biblio

28 Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.
29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li.
30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
33 Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj?
34 Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.
35 Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas.
36 Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.
37 Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi.
38 Mi parolas tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro.
Johano 8 in Londona Biblio