Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 8:10-32 in Esperanto

Help us?

Johano 8:10-32 in Londona Biblio

10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis?
11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
12 Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
13 La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera.
14 Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
15 Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun.
16 Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.
17 Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera.
18 Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.
19 Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron.
20 Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
21 Jesuo do denove diris al ili: Mi foriras, kaj vi serĉos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.
22 La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni.
23 Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo.
24 Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.
25 Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco.
26 Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo.
27 Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.
28 Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.
29 Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li.
30 Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
31 Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
32 kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
Johano 8 in Londona Biblio