Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 7:7-24 in Esperanto

Help us?

Johano 7:7-24 in Londona Biblio

7 La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.
8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
11 La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
12 Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13 Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
14 Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
15 Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
16 Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
17 Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
18 Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
19 Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?
20 La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
21 Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.
22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
24 Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
Johano 7 in Londona Biblio