Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 7:33-44 in Esperanto

Help us?

Johano 7:33-44 in Londona Biblio

33 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
34 Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.
35 Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
36 Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.
40 Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.
41 Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?
42 Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?
43 Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.
44 Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.
Johano 7 in Londona Biblio