Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 5:6-18 in Esperanto

Help us?

Johano 5:6-18 in Londona Biblio

6 Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana?
7 La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi.
8 Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
9 Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
10 La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
11 Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru.
12 Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru?
13 Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
17 Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.
18 Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.
Johano 5 in Londona Biblio