12 Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru?
13 Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
14 Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
15 La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
16 Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
17 Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.