Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 4:25-53 in Esperanto

Help us?

Johano 4:25-53 in Londona Biblio

25 La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.
26 Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
27 Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi?
28 La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
29 Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?
30 Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
31 Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.
32 Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
33 La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
34 Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
35 Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
36 La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
37 Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.
38 Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
39 Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40 Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
41 Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
42 kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
43 Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
44 Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
45 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
46 Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47 Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48 Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
49 La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
50 Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
51 Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas.
52 Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
53 Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
Johano 4 in Londona Biblio