Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 3:3-16 in Esperanto

Help us?

Johano 3:3-16 in Londona Biblio

3 Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
4 Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?
5 Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.
6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.
7 Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.
8 La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.
9 Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi?
10 Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion?
11 Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston.
12 Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn?
13 Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.
14 Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita;
15 por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.
16 Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.
Johano 3 in Londona Biblio