Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 3:24-36 in Esperanto

Help us?

Johano 3:24-36 in Londona Biblio

24 Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon.
25 Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.
26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
27 Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.
29 Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.
30 Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.
31 Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj.
32 Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.
33 Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.
34 Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.
35 La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon.
36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.
Johano 3 in Londona Biblio