Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 3:23-30 in Esperanto

Help us?

Johano 3:23-30 in Londona Biblio

23 Johano ankaŭ baptadis en Enon, proksime de Salim, ĉar estis tie multe da akvoj; kaj oni alvenis kaj estis baptitaj.
24 Ĉar Johano ankoraŭ ne estis ĵetita en malliberejon.
25 Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.
26 Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
27 Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
28 Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.
29 Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.
30 Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.
Johano 3 in Londona Biblio