Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 2:3-12 in Esperanto

Help us?

Johano 2:3-12 in Londona Biblio

3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon.
4 Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
5 Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
7 Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,
10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.
11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
12 Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
Johano 2 in Londona Biblio