Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 21:16-24 in Esperanto

Help us?

Johano 21:16-24 in Londona Biblio

16 Li diris al li ankoraŭ la duan fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj.
17 Li diris al li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn.
18 Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.
19 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min.
20 Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).
21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo: Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu?
22 Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.
23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?
24 Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion: kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.
Johano 21 in Londona Biblio