Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 19:22-38 in Esperanto

Help us?

Johano 19:22-38 in Londona Biblio

22 Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.
23 Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
25 Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
26 Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo!
27 Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
28 Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.
29 Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
30 Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
31 La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
32 Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
33 sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
34 tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
35 Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.
36 Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita.
37 Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
Johano 19 in Londona Biblio