17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.
18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.
20 Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas?
21 Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?