Text copied!
Bibles in Esperanto

Jesaja 1:14-23 in Esperanto

Help us?

Jesaja 1:14-23 in Londona Biblio

14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin.
15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi.
17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
18 Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero;
20 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.
21 Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.
22 Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo.
23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.
Jesaja 1 in Londona Biblio