Text copied!
Bibles in Esperanto

Jesaja 11:4-13 in Esperanto

Help us?

Jesaja 11:4-13 in Londona Biblio

4 sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
6 Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
7 Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.
8 Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.
9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
10 En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
13 Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
Jesaja 11 in Londona Biblio