Text copied!
Bibles in Esperanto

Jesaja 10:17-33 in Esperanto

Help us?

Jesaja 10:17-33 in Londona Biblio

17 Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
19 La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
21 Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
22 Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
23 Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
25 ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
26 kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn.
27 Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
28 Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Miĥmaŝ;
29 ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
30 Kriu laŭte, filino de Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot!
31 Madmena cedas, la loĝantoj de Gebim forkuras.
32 Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
33 Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.
Jesaja 10 in Londona Biblio