Text copied!
Bibles in Esperanto

Jesaja 10:13-26 in Esperanto

Help us?

Jesaja 10:13-26 in Londona Biblio

13 ĉar li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis.
15 Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
17 Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
19 La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
20 En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
21 Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
22 Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
23 Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
25 ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
26 kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn.
Jesaja 10 in Londona Biblio