Text copied!
Bibles in Esperanto

Jesaja 10:11-18 in Esperanto

Help us?

Jesaja 10:11-18 in Londona Biblio

11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.
12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
13 ĉar li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis.
15 Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
17 Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
Jesaja 10 in Londona Biblio