Text copied!
Bibles in Esperanto

Alt Kanto 5:2-6 in Esperanto

Help us?

Alt Kanto 5:2-6 in Londona Biblio

2 Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
3 Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
4 Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
5 Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro.
6 Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
Alt Kanto 5 in Londona Biblio