Text copied!
Bibles in Esperanto

Alt Kanto 5:10-14 in Esperanto

Help us?

Alt Kanto 5:10-14 in Londona Biblio

10 Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo.
11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
12 Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;
13 Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;
14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
Alt Kanto 5 in Londona Biblio