Text copied!
Bibles in Esperanto

Alt Kanto 4:2-11 in Esperanto

Help us?

Alt Kanto 4:2-11 in Londona Biblio

2 Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
3 Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.
5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino, Kiuj sin paŝtas inter la rozoj.
6 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.
7 Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj Ĥermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
9 Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.
10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!
11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.
Alt Kanto 4 in Londona Biblio