Text copied!
Bibles in Esperanto

Alt Kanto 1:6-9 in Esperanto

Help us?

Alt Kanto 1:6-9 in Londona Biblio

6 Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
Alt Kanto 1 in Londona Biblio