Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 9:28-36 in Esperanto

Help us?

Agoj 9:28-36 in Londona Biblio

28 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
29 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30 Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31 Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
32 Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida.
33 Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo.
34 Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.
35 Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.
36 Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris.
Agoj 9 in Londona Biblio