Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 9:13-24 in Esperanto

Help us?

Agoj 9:13-24 in Londona Biblio

13 Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem;
14 kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon.
15 Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj;
16 ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.
18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;
19 kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.
20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
21 Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn.
22 Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi;
24 sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
Agoj 9 in Londona Biblio