Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 6:2-11 in Esperanto

Help us?

Agoj 6:2-11 in Londona Biblio

2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj.
3 Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero.
4 Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto.
5 Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia;
6 tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.
7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo.
9 Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
10 Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
11 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris: Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio.
Agoj 6 in Londona Biblio