Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 5:13-28 in Esperanto

Help us?

Agoj 5:13-28 in Londona Biblio

13 Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
14 kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
15 tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili.
16 Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.
17 Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo,
18 kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.
19 Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris:
20 Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.
21 Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi.
22 Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis,
23 dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
24 Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero.
25 Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon.
26 Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj.
27 Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis,
28 dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo.
Agoj 5 in Londona Biblio