Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 2:13-44 in Esperanto

Help us?

Agoj 2:13-44 in Londona Biblio

13 Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.
14 Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.
15 Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;
16 sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
17 Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
18 Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, Kaj ili profetos.
19 Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20 La suno fariĝos malluma, Kaj la luno fariĝos sanga, Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
23 lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;
24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.
25 Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero;
27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.
29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago.
30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,
31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.
32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.
33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.
34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj?
38 Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.
40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio.
41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.
42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.
43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.
44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna;
Agoj 2 in Londona Biblio